Batalo de Tarakan (1945)

Aŭstralia infanterio avancanta tra naftokampaj instalaĵoj en Tarakan.
Du soldatoj el la 2/23a Bataliono dum la atako al 'Freda'.
Miksa patrolo kun indoneziaj soldatoj avancanta tra la insulo.
Membroj de la 2/24a Bataliono pozas montrante kaptitajn japanajn glavojn kaj flagojn en julio 1945.

La Batalo de Tarakan estis la unua etapo en Kampanjo de Borneo de 1945 en la Dua Mondmilito. Ĝi startis per amfibia surterigo de fortoj el Aŭstralio la 1an de majo, kodnome Operaco Unua Hobojo. Kvankam la batalo finis sukcese por la fortoj de Aliancanoj super la japanaj defendantoj, tiu venko estis ĝenerale konsiderita kiel ne meritanta siajn kostojn. Grava celo de tiu batalo kaj areo estis produktado de nafto. Estis 15 532 trupoj el Aŭstralio, Usono kaj Nederlando, kontraŭ 2 200 japanoj. El tiuj mortis 1 540, dum 252 estis kaptitaj antaŭ la 15an de aŭgusto 1945. Perdoj de Aliancanoj konsistis el 251 mortintoj kaj 669 vunditoj. Krome almenaŭ 100 civiluloj estis ĉu mortintoj ĉu vunditoj.[1]

  1. Hastings & Stanley 2016, p. 281.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search